Antony Flew

Antony Flew
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1923 (1923-02-11)
en Londono
Morto 8-an de aprilo 2010 (2010-04-08) (87-jaraĝa)
en Reading
Mortokialo Heart attack (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater St John's College
Kingswood School (en) Traduki
Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj
St Faith's School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filozofo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj There is a God
vdr

Antony Flew (ofte skribita erare Anthony Flew) (11-an de februaro 1923 - 8-an de aprilo 2010) estis brita filozofo, konata kiel reprezentanto de libertarismo kaj ateismo, sed kiu ŝanĝis sian ideologion al diismo en 2004, post 50-jara ateismo.

Flew bazis la ŝanĝon de sia ideologia direkto per tio, ke la DNA-esploroj de la lastaj 50 jaroj probabligas ekziston de kreinto kaj la materialistoj ne povis vere pruvi estiĝon de la vivo. Suspektigita, de ateista biologo Richard Dawkins en verko The God Delusion, pri cedo al "deismo" antaŭ senileco supereniranta, Few respondis priskribante sian personan evoluon: li forlasis marksismon jam en la tempo de la pakto Molotov-Ribbentrop kaj la sciencaj biologiaj malkovroj ĉiam pli lin inklinadis akcepti la fundatecon de la vortoj de Charles Darwin, la patro de la teorio de la evoluo: “La racio parolas al mi pri preskaŭ neeblo koncepti la universon kaj la homon kiel rezulton de blinda neceso. Tiu penso devigas ke mi reiras al Kaŭzo Unua dotita per inteligento”; kaj plievoluigis sian pensadon sur tiu de Francis Collins, tiu kiu kompletigis la mapadon de la homa genomo kaj aŭtoro de bestsela The Language of God. Li reasertas: “Mi kredas ke la universo estis kreita de senfina inteligento kaj ke ties leĝoj manifestas kion scienculoj nomis la Menso de Dio”.

Flew estas membro de Committee for the Scientific Investigation of Claims of the Paranormal.

Flew mortis la 8-an de aprilo 2010[1]

  1. Professor Antony Flew

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search